Karaj donacantoj, salutojn.
Ni, ANF-anoj, estas tre dankemaj al vi ĉiuj, kiuj konstante helpas nin kaj antaŭenigas nian organizaĵon.
Dank ‘ al viaj monhelpoj, Bertin unu el la prizorgataj infanoj niaj suferanta de la falciĉela anemio, ricevas nun medicinan prizorgon! Li daŭre prenos siajn medikamentojn ĉiutage, same kiel Célestine, alia knabino kun la sama malsano. La medikamento nomiĝas Hydrea 500mg, kaj kostas 10$ semajne.
Vi ankaŭ pensis helpi al Lydie kaj Evaline, kiuj nun loĝas en la orfejo Klara Zamenhof. Ili nun bezonadas manĝaĵon, kiu kostos almenaŭ 100$ monate.
Koncerne la pagojn de la lernejkotizoj de la unua trimestro por la infanoj kiuj estas forpelitaj tage po tage, post ricevo de viaj monhelpoj, nun al ni ankoraŭ mankas 3 700 $, kiujn ni bezonas de nun ĝis la fino de decembro 2025. Ĉu vi povus rehelpi , laŭ viaj rimedoj?
Grandegan antaŭdankon pro via helpo!!!
Por mondonaci bonvolu malfermi la jenan ligilon :
https://www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo
Nome de la Asocio Nova Familio : A. kaj Betti