La Blogo

Norvega Esperantista Ligo erbjuder nybörjarkurs i esperanto

Nybegynnerkurs i esperanto

aug. 30, 2026

Har det blitt lite reising og sosial stimulering de siste par årene? Har du lyst til å møte mennesker fra mange land, både fysisk og virtuelt? Kunne du tenke deg å prøve noe helt nytt?

Nybegynnerkurset i esperanto går på Zoom over fire onsdagskvelder fra kl. 20:00 til 21:00. Oppstart er onsdag 30. september 2026. Kurset koster 200 kr for ungdom (under 35 år), studenter og arbeidsledige, ellers 300 kr. For medlemmer i Norsk Esperanto-Forbund, nye som gamle, er kurset gratis (medlemskontingent 390 kr, men 260 kr for de under 35 år). Vipps til 619938.

Ved interesse fortsetter kurset fire ekstra kvelder fra 4. november uten ekstra kostnad.

Du snakker ikke flytende esperanto etter fire uker, men du får en smakebit av språket og kulturen og et godt grunnlag for å lære mer. Ved interesse blir det oppfølgingskurs videre ut over høsten. Kursansvarlig er profesjonell tolk og oversetter Marianne Lund.

Påmelding og info: Send en e-post til Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.. Send kurskontingenten på Vipps til 619938, eller meld deg inn i forbundet.

Esperanto er et lettlært, internasjonalt språk som snakkes over hele kloden. Ikke av så veldig mange, riktig nok, men mange nok til at du får tilgang til et stort nettverk av interessante mennesker, til litteratur, musikk, kulturfestivaler, nettarrangementer, podkaster og brevskriving.

Lyst til å vite mer?
Du får et inntrykk av språket på kurs-nettstedet www.lernu.net, eller du kan sjekke kurset https://esperanto12.net/no/. Er du utålmodig, kan du kanskje teste ut esperanto-versjonen av Duolingo?



LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta

LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta

By Libera Folio on 2026-08-27

La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.

Ankaŭ la retejo de LibreOffice nun havas version ankaŭ en Esperanto.

LibreOffice estas tre konata libera kaj senpaga oficeja programaro. Homoj ofte uzas ĝian dokumentoredaktilon kiel senpagan alternativon al Microsoft Word, kaj ĝian kalkultabelilon kiel alternativon al Microsoft Excel. Aldone al tio, ĝi ankaŭ havas programon por fari vektorajn desegnaĵojn kaj ilon por krei datumbazojn.

Ĝi estas evoluo de OpenOffice, kiu estiĝis okaze de la aĉeto de Sun Microsystems fare de Oracle en 2010. Tiamaniere Oracle akiris ankaŭ OpenOffice. La tiamaj kontribuantoj al OpenOffice maltrankvilis pri la sorto de sia programo pro la malbona reputacio de Oracle kaj tial ili decidis fondi propran projekton uzante la saman fontokodon kiel bazon.

Ekde tiam OpenOffice apenaŭ plu progresas kaj ne havis novajn funkciojn ekde la lasta granda versio en 2014. LibreOffice fariĝis plena anstataŭanto.

La programaro havas longan historion kun Esperanto pro sia komplete tradukita uzantinterfaco. La plej aktuala versio, 26.8, aperis ĉi-semajne, kaj ĝi havas novan funkcion aparte por esperantistoj. Ĝi povas aŭtomate konverti tekston skribitan per la x-sistemo al la normala esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Sufiĉas agordi la lingvon de la dokumento al Esperanto kaj la aŭtomata korektilo anstataŭigos la x-ojn dum oni tajpas, sen neceso instali kroman programon.

En la agordoj de LibreOffice eblas ŝalti aŭtomatan ĉapeligon de iksoj.

Kompreneble sur siaj propraj komputiloj la esperantistaro jam trovis plurajn rimedojn por povi tajpi la ĉapelitajn literojn, kaj verŝajne tiuj metodoj daŭre restas pli konvenaj ol la nova funkcio de LibreOffice.

Tamen, ĉar LibreOffice estas jam instalita ĉe multaj komputiloj, ĉi tiu nova versio povus helpi se oni uzas komputilon de iu alia kaj oni ne volas aŭ ne povas instali novan programon. Ekzemple nun oni povas komforte verki artikolon en Esperanto per la komputilo de la loka biblioteko se ĝi jam havas LibreOffice.

Ekde marto de ĉi tiu jaro mi dungiĝis kiel programisto ĉe The Document Foundation. Tio estas la neprofitcela organizaĵo kiu estras la projekton de LibreOffice. Mia rolo ne rilatas al Esperanto, sed mi profitas de la okazo por helpi pri esperantaĵoj kiam mi povas.

Ekzemple, krom ĉi tiu nova funkcio, mi riparis cimon pri la ordigo de eroj en indeksoj kiam la teksto estas en Esperanto. La raporton por la cimo oni kreis antaŭ 13 jaroj!

Alia nova funkcio en la versio 26.8 estas ke oni povas agordi fulmklavojn kaj konservi tiun agordon en unu dokumento anstataŭ por la tuta programo. Mi eklaboris pri tiu tasko ĉar kaptis mian atenton ĝia cimraporto, tial ke la raportinto skribis ĝin en Esperanto.

Mi ŝatas la ideon ke mi povas iel helpi esperantistojn kiuj uzas LibreOffice, kaj samtempe iomete varbi pri Esperanto inter aliaj uzantoj de LibreOffice.

Laŭ mia scio, la enorman taskon traduki LibreOffice al Esperanto efektivigis unu homo, Donald Rogers, ekde la komenco de la projekto. Bedaŭrinde, en februaro li sendis mesaĝon al la dissendolisto, anoncante ke li ne plu havos tempon prizorgi la tradukon. Per bonŝanco, tio koincidis kun mia eklaboro pri la projekto, do mi decidis ankaŭ provi repreni la taskon traduki.

Mi komencis per traduko de la nova retejo, kiu nun funkcias kiel bela akceptejo por esperantistoj al la programaro. Sekve mi finis la kelkajn mankantajn teksterojn por la nova versio, kaj tiel ĝi denove estas komplete tradukita.

Mi multe ŝatus daŭrigi tiun laboron, kaj ankaŭ instigi aliajn esperantistojn partopreni, ĉu per tradukado, ĉu per programado, ĉu per aliaj taskoj. La plej bona maniero trovi taŭgan manieron por helpi estas viziti la vikion. Ĝi eĉ estas parte tradukita al Esperanto.

Neil Roberts




vizito en Upsalo

Al la membroj de Esperanto-Societo de Upsalo
Till medlemmarna i Uppsala esperantoförening

Mi vokas la membrojn de la klubo kaj gastojn al kunveno dimanĉe la 6an de Septembro 2026 je 13.00 (OBS) en Kafejo Storken en la Granda foiro (Stora torget). Vizitos nin Giorgio Silfer, kiu rakontos (ne prelegos) pri sia lasta verko "La socia historio de la esperanta popolo".

Härmed kallas medlemmarna och gäster till möte söndagen 6 september 2026 kl 13.00 på Kafé Storken vid Stora torget. Vi får besök av Giorgio Silfer, som berättar (inte föreläser) om sitt senaste verk "La socia historio de la esperanta popolo."

VERKO MENDEBLA TRA Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.


Leif Nordenstorm
Prezidanto/ordförande
070-8146775 


23-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 2026/27, 27a de dec. ĝis 3-a de jan

Saluton, karaj jam-aliĝintoj kaj karaj ne-jam aliĝintoj al la venontaj NR kaj NIS,

intertempe aliĝis jam 24 homoj al la venonta jarfina renkontiĝo en Wiesbaden.
https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php 
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php por la aĝogrupo 12 - 35 jaroj

Ĉu eble ankaŭ vi ŝatas kunfesti kun ni?

Jen ni invitas vin al la 

23-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 
16-a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj)
de la 27-a de decembro 2026 ĝis la 3-a de januaro 2027

denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno,
en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.

Informa paĝo https://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo https://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Unuaj aliĝintoj https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php 
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php 

Ni atendas ankaŭ ĉi-foje proksimume 150 ĝis 180 partoprenantojn el dekkvino da landoj.

Programo: 
Prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, lingvokursoj, manlaboro, sporto, koncertoj, ekskursoj ...
kaj kafejo/drinkejo :)

Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj. 

Fino de la nuna aliĝperiodo: lundo, 14-a de septembro 2026

Esperante ke multaj el vi aliĝos baldaŭ :)

kaj multaj pliaj iom poste,

kaj ke estos denove bela renkontiĝo kun multaj plezuro kaj ekscio por ĉiuj ĉeestantoj :)

Lu

por la organiza teamo de NR kaj NIS
-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686


Invito al ekskurso en Kopenhago

KALENDARO DE KEK, AUTUNO 2026

 

Dimanĉo  23. augusto je la 11a horo

SOMERA EKSKURSO/PIKNIKO EN VALBYPARKEN   

Ni renkontos je la busterminalo de buslinio 19 (kiu veturas tra Kopenhago) je la trafikrondo ĉe la  angulo Hammelstrupvej/Tudsemindevej

Kunportu manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Ni vizitos kelkajn el la 17 temaj ĝardenoj (temahaverne) i. a. la H C Andersen orienta ĝardeno, la islama ĝardeno kaj la akva ĝardeno.

. . . kaj ni faros lingvan kvizon

Estas publikaj necesejoj kaj ni povas trinki kafon en la apuda kafejo (ĝi nomiĝas Picniq, tamen, oni ne rajtas pikniki tie)

Eble ni promenas ĝis la nova plaĝo en Valbypark.

Estas senpaga parkumado en kaj ĉirkau la parko.

Se estus problemoj voku al

Bent 20 27 08 39

P.S. Antaŭ multaj jaroj okazis vere teruran aferon en Valby. Multaj homoj kredis ke falis atombombon kaj mi mem spertis tion je la distaco de 15 kilometroj. Mi rakontos pri tiu terura tago.

 



Esperantodagen – Esperanto-tago

Esperantodagen – Esperanto-tago

Den 26 juli infaller esperantodagen som är årsdagen av utgivningen av den första läroboken i esperanto år 1887. Språket esperantos officiella "födelsedag". Många gånger har detta datum infallit i samband med tiden för världskongressen för esperanto, Universala Kongreso de Esperanto, eller kort och gott "UK", som i år hålls i Graz i Österrike, dock med start en knapp vecka senare, 1–8 augusti. 

Överbelastningsattack

Interese har de senaste dagarna varit utsatt för någon typ av angrepp där man gång på gång försöker lägga in många hundra "evenemangstips" i kalendariet. Med automatik skickas bekräftelsemejl till avsändaren (som har en falsk adress) och till personer i förbundet som har behörighet att godkänna det föreslagna evenemanget. Som följd överskrids gränsen för antal mejl vi får skicka per dygn hos vårt webbhotell, vilket gör det hela till en typ av överbelastningsattack, denial-of-service (DoS).

Vi hoppas att vi lyckats begränsa de fortsatta möjligheterna att skicka in evenemang för stunden och ber om ursäkt till alla som fått massvis med irrelevanta aviseringar om att bekräfta kalenderevenemang!